"Homarane" en la fokuso de sia redakcio
Nova kajero de “Homarane” estas preparata, danke al kunveno de la redaktoro kaj liaj ĉefaj kunlaborantoj en Upsalo kaj Stokholmo dum la lastaj du tagoj.
La dramo “Felici tutti / Feliĉas ĉiuj” de Clara Sancricca inaŭguros la unuan ARTE, Artan Renkonton Transnacian en Esperanto, 31 julio 2016 je 20h30 en Budapeŝto, per antaŭpremiero celanta unuavice la itallingvan publikon, do ital(ist)ojn en Hungario.
Fabrício Valle kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno Sociala Grupo Lexus (Brazilo), eldonos la gazeton “Heroldo de Esperanto” ekde la jarkolekto 2017.
Baldaŭ la brita popolo referendumos pri la demando “To be or not to be in Europe?”. La hamleta dubo solviĝus al sinmortigo, laŭ eŭropistoj, aŭ tute male, laŭ sendependistoj.
La lasta afrika numero de “Heroldo de Esperanto” estas legebla ankaŭ virtuale, sed nur por afrikanoj: ĝi estas jam sendita en PDF-formato al la partoprenintoj en la 6a Afrika Kongreso de Esperanto rete kuplitaj, ĉar ĝi estas speciale dediĉita al tiu kongreso.
La 25an de julio 2016 la Komitato de Universala Esperanto-Asocio metos finon al la ĝisnunaj juraj rilatoj kun sia junulara sekcio, kiuj datiĝas de la 1950aj, kiam TJO fariĝis TEJO enirante la roterdaman konzernon kaj forlasante la SAT-medion kie ĝi burĝonis.
Kun tricento da partoprenontoj probable la 52aj Baltiaj Esperantaj Tagoj en Birštonas (Litovio), 2-10 julio 2016, listiĝas kiel la kvante plej sukcesa esperanto-aranĝo de la nuna kongresa sezono, post UK kaj eble IJK. Kaj kvalite ĝi povus ilin konkurenci kaj eĉ superi, simile al ARTE en Budapeŝto, 31 julio-4 aŭgusto 2016.
Esperanto-Gården haltigis sian per- kaj prilingvan aktivecon (verdire ne tre grandan) por transformiĝi al gastejo por azilpetantoj, atende al la granda ondo el Proksima Oriento.
Kiam d-ro Mark Fettes fariĝis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ tri jaroj, liaj asocianoj plejparte pensis pri nova epoko. Efektive, post ses jaroj sub Daŝgupta kaj pli fruaj ses sub Corsetti, la espero pri malregreso (kio jam ne signifus progreson) ŝajnis pli ol pravigebla.
Kiom longe ekzistos ankoraŭ esperanto-ekzamenoj (kaj diplomoj) ĉe ITK en Budapeŝto, al kiu estas kuplita la UEA-ekzameno nuntempa (konkurenca al tiu oficiala de ILEI)? Kaj kun kia valoro? Ne longe ankoraŭ.