Lupatrineco malaprobita de Konsilio de Eŭropo

HeKo 618 2-E, 11 okt 16

Konsilio de Eŭropo rifuzis al lupatrineco la statuson de homa rajto. La praktiko luigi uteron por kompletigi la gravedecon (kun aŭ sen profita celo) estas tute laŭleĝa en eksa Sovetunio (ciril-alfabeta), Hindio, Sud-Afrika Respubliko kaj kelkaj ŝtatoj en Usono (inkluzive de Kalifornio kaj Teksaso), sed ne en la cetera mondo.

En multaj EU-landoj, same kiel en Popola Ĉinio, Turkio, Arabio kaj kelkaj ŝtatoj de Usono, lupatrineco estas kontraŭleĝa. Raporto proponita al la parlamenta asembleo de KdE, celanta legitimi lupatrinecon, estis malaprobita hodiaŭ per 83 neoj, 77 jesoj kaj 7 sindetenoj. Por la aprobo necesus du trionoj de la voĉoj, ĉiukaze.

La raporto de Petra De Sutter (belga senatano el la Verda partio)  trafis la konsenton de belgoj, cipranoj, ĉeĥoj, nederlandanoj, portugaloj. Aliaj delegacioj estis preskaŭ tute kontraŭaj (interalie la itala), dum la germana kaj la angla duoniĝis laŭ (mal)konsento.

KdE fondiĝis antaŭ ol Eŭropa Unio, kun la celo defendi la homajn rajtojn en la kontinento. En ĝi membras kvardek sep ŝtatoj. Ĝia sidejo situas en Strasburgo. Ĝi havas nur tri oficialajn lingvojn: franca, angla kaj tiu de la laŭvica prezidanto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.