Fondita ENA, Esperanta Naturamikaro

HeKo 441 6-B, 15 jun 10

Dek sep personoj el naŭ landoj (Hispanio, Francio, Belgio, Germanio, Svedio, Hungario, Svislando, Italio, Togolando) fondis hodiaŭ en Malago la Esperantan Naturamikaron, kiel jam anoncite. Temas pri la tria esperanto-societo registrita en la bela mediteranea urbo, apud AEU por la tuta Andaluzio kaj “Marbordo de la Suno” por la koncerna provinco.

La disidentoj sen dentoj

HeKo 441 2-A, 9 jun 10
Dum la Esperanta Civito spertas sian anabatan movon, kun kresko kvanta kaj kvalita (pri kiuj tamen ĝia Kapitulo ne fanfaronas, eĉ informas preskaŭ pogute), Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Universala Esperanto-Asocio travivas la katabatan. La fenomenoj meritas ioman pristudon.

Dudek jaroj de Abritus kaj EKRA

HeKo 441 1-B, 8 jun 10
La festoj de la esperanta kulturo “Abritus” kaj la internacia literatura konkurso EKRA, organizitaj de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario) havas jam dudekjaran tradicion. Ĉi tio estis la akcento de la aranĝo, 4-6 junio 2010, kun tridek partoprenantoj el la lando kaj Usono kaj tiome el Razgrado mem.

Rezultoj de EKRA 2010

HeKo 440 9-B, 7 jun 10

Rezultoj de la 20a internacia literatura konkurso “EKRA”-2010 organizita de Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” Razgrado (Bulgario), sub la auspicio de la revuo “Literatura Foiro”:

Poezio:
Unuaj premioj al:
Jaroslav Krolupper el Ĉexio pro “Kial” kaj “Elekto”;
Lenke Szàsz el Rumanio pro “Averto” kaj “Vintra mateno”;

Kvalita etikedo por KCE

HeKo 440 4-B, 4 jun 10

Pli ol cent institucioj estis kunvokitaj, trideko trapasis la trejnadon per propra reprezentanto, nur dek unu estis selektitaj, kaj fine restis nur sep akceptitaj de la plej supra turisma instanco en Svislando, por projekto de “kvalita etikedo” en la Neŭŝatela kantono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.