Literaturaj prelegoj en Israelo

HeKo 456 4-B, 4 okt 10

La 2an de decembro 2010 d-ro Giorgio Silfer prelegos franclingve en Hajfo pri la esperanto-literaturo, kadre de internacia konferenco iniciatita de la loka magistrato. Li estas oficiale invitita kiel delegito de Esperanta PEN-Centro, delonge la plej prestiĝa reprezenta instanco por nia literaturo ekster Esperantio.

La 30an de novembro c-ano Silfer prelegos esperantlingve en Tel-Avivo pri “La esperanta novelarto”. Estas esplorata la ebleco prezenti ankaŭ ekspozicion el dek du paneloj (esperante kaj hebree). Tiu ekspozicio premieris en Budapeŝto okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, en oktobro 2007.

Okazos ankaŭ renkonto kun la esperanto-komunumo en Hajfo, sed verŝajne pli grava, kaj eventuale landskala, estos la aranĝo en Tel-Avivo. “Mi ŝatus ankaŭ renkonti en kafejo Esperanto, Tel-Avive, la israelanojn kiuj havas la esperantan civitanecon, plus tiujn kiuj ĵus petis ĝin” esperas c-ano Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.