Esperanto-agado en Razgrado, 2012

HeKo 495 8-C, 4 dec 11

20 januaro: Vintra turisma tago
21 februaro: Vespero dediĉita al la 120-jariĝo de Atanas Danĉev Atanasov-ADA
6 marto: Vespero okaze de la Internacia Virina Tago
22 marto: Jarkunveno de EDK “D-ro Ivan Kirĉev”
10 aprilo: La sekreto de la humuro. (Nin ridigas la verkoj de Ĉudomir)
24 aprilo: Muzika vespero okaze de la 100a naskiĝa datreveno de la komponisto Paraŝkev Haĝiev

Alvoko al afrikanoj memore pri Nelly

HeKo 495 6-C, 2 dec 11

Civitaninoj kaj civitanoj en Afriko,
kredantaj en Dio kaj en la esperanta popolo,

Nia kara Nelly Holevitch mortis kaj ne povos plu defendi viajn interesojn en la Senato de la Esperanta Civito. Se vi amis kaj memoras ŝin, se vi kredas kiel ŝi en la kristanaj idealoj, bonvolu subteni la Blankan Liston, voĉdonante por ĝi la 15an de decembro 2011.

Jen niaj kandidatoj:

Kiom da mono reale havas UEA?

HeKo 495 5-A, 2 dec 11

Laŭ publika deklaro de Osmo Buller, direktoro de Universala Esperanto-Asocio, “la supozo, ke UEA posedas milionojn da eŭroj, estas erara kaj eble bazita sur la bilanco, kies sumo pasintjare estis 5,5 milionoj. Preskaŭ duono de tio ne apartenas al UEA sed konsistas el UEA-kontoj kaj ŝpardeponoj de membroj. La cetero estas ĉefe specialaj kapitaloj kaj fondaĵoj por fiksitaj celoj.

La Civitanaro kreskis je 46%

HeKo 495 4 C, 1 dec 11

Sub la kontrolo de la Konsulo, kaj de sen. Anna Bartek nome de la opozicioj en la Senato, hieraŭ kompletiĝis la dua oficiala censado de la Esperanta Civito.

Kompare kun la unua censado, je 30 novembro 2006, la Civitanaro kreskis je 45,8%, de 275 al 401, el kiuj 366 estas voĉrajtaj okaze de la elektoj por la Senato, 15 decembro 2011.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.