Biblioteka kolokvo en Vieno
“La defio de la novaj teknologioj por la planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj” estis la ĉeftemo de la kolokvo en la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, 19-20 oktobro 2007. Pri la problemoj kaj praktikaj spertoj de planlingvaj arkivoj prelegis Detlev Blanke, pri la tradiciaj bibliotekoj Herbert Mayer.