Estas enpaĝigitaj la unuaj ok ĉapitroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, kunverkata de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kaj eldonota de LF-koop. Ili ampleksas la unuan periodon: 1887-1921.
Kiel por ĉiu periodo, la unua ĉapitro priskribas la ĝeneralajn trajtojn kaj la lasta estas dediĉita plene al teatro. Tiujn du ĉapitrojn kutime aŭtoras Giorgio Silfer. La sekvaj ĉapitroj ĉi-kaze pritraktas la verkaron kaj rolon de Zamenhof kaj Zamenhofoj, la varsoviajn dioskurojn de nia tagiĝo, la postbulonjan spiriton, la rusan influon, la magian jarduo 1911-12. La poezian parton (sed ne nur) verkas precipe Carlo Minnaja, la prozan (sed ne nur) precipe Giorgio Silfer.
La historikritika verko prezentas kelkajn unikajn karakterizojn: ĝi estas riĉe ilustrita (ĉiu paĝo kun almenaŭ du bildoj); ĝi donas nekutime vastan gravecon al la virinoj (oni perceptas, ke ili relative multnombris en nia kulturo) kaj ĝi estas facile konsultebla, kvankam ne esence konsultlibro aŭ kvodlibeto.