Heroldo de Esperanto: du numeroj dissendataj
La abonantaro (unuavice la klientaro de Kultura Centro Esperantista) ricevos samtempe la februaran kaj la martan numerojn de “Heroldo de Esperanto”, nun dissendatajn. La monata informilo de KCE akumulis kelksemajnan malfruon, lige kun la intensa aktiveco de la redaktoroj. Tiu aktiveco trovas nun la atenton de la du novaj numeroj, 2293 kaj 2294.