Prezento en Malago de "Breve historia cultural"

HeKo 719 9-B, 16 okt 19

Gasto de literatura vespero organizita de la Erasma Societo en Malago, c-ano Giorgio Silfer fermis hieraŭ sian kulturan restadon en Hispanio, per prezento de sia verko Breve historia cultural de la comunidad esperantófona, intervjuate de c-ano Carlos Spinola, sub la prezido de prof. Quintín Calle Carabias.

La libro (eldonita kun la aŭspicio de la Esperanta PEN) estas tradukita al la franca fare de Marie-France Conde Rey; tradukata al la itala fare de Perla Martinelli; tradukota al la slovena fare de Vinko Oŝlak, kaj al la portugala fare de Fernando Pita. La tradukoj iom adaptas la tekston al la cirkonstancoj por la respektiva lingvo, kaj ankaŭ ĝisdatigas la lastan ĉapitron.

Rilate ĉi-lastan prof. Silfer konsideras fermita la sesan periodon de la originala esperanta literaturo; sed pri tio li ne parolis hieraŭ: ĝi estis temo de lia pasintmonata prelego en ARKONES.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.