Presata la unua numero de LF en la ora jubileo

HeKo 700 2-B, 18 jan 19

Estas jam presata la numero 297 (februaro 2019) de “Literatura Foiro”, kiu tial atingos akurate la abonantaron en Eŭropo komence de la koncerna monato. La 64-paĝa revuo, nun ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli, dediĉas la kovrilojn ne al sia ora jubileo (memincensado kaj cenzurado karakterizas aliajn subjektojn en Esperantio) sed al la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj.

Nova vickonsulo en la Kapitulo

HeKo 699 2-C, 5 jan 19

La 4an de januaro 2019 la Konsulo deprenis la delegon donitan al c-ano Libéré Mudende, kadre de la Kapitulo, kies membro li do ne estas plu.

Ekde la 7a de januaro c-ano Abasi Nshimirimana estos la nova vickonsulo pri socialaj aferoj. Li okupiĝos specife pri dosieroj kaj projektoj rilate la Trian Mondon.

Afrika Esperanto-Instituto filio de KCE

HeKo 699 1-B, 4 jan 19

Per modifoj en la statuto, aprobitaj hodiaŭ de sia ĝenerala  Asembleo, Afrika Esperanto-Instituto fariĝis la partnero de Kultura Centro Esperantista por la nigra kontinento. Sub rezervo de ratifo fare de la KCE-organoj, AEI okupiĝos pri la disvastigo de nia lingvo, la organizo de kursoj kaj seminarioj, la lingvotestado, la formado de instruistoj en Afriko.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.