La jama Esperanto Gården vendita al Pro Esperanto

HeKo 887 7-C, 12 sep 25

La portreto de Selma Lagerlof situas en malnova 20-krona sveda bankbileto: ŝi vivis en la sama regiono de Lesjoforso; tioman sumon fondumo Pro Esperanto proponis al la bankrotkuratoro por aĉeti la tutan Esperanto Gården, kaj li akceptis. La subskribo de la kontrakto ĉe notario okazis 10 septembro 2025. La suban intervjuon de HdE respondas fonduma konsiliano.

PEN Internacia: mankas esprimlibero en Usono

HeKo 886 2-B, 5 sep 25

Usono neniam situis inter la ŝtatoj kritikendaj pro manko de esprimlibero, ĝis la PEN-mondkongreso hodiaŭ fermota en Krakovo, kiu aprobis diversajn rezoluciojn pri la temo, sub la premo de diversaj delegitoj (interalie la Verkistina Komitato, gvidata de usonaninoj) timantaj pri si mem: ne tiom pro ideologio, kiom pro diverseco (ekzemple malpermeso al bibliotekoj aĉeti librojn verkitajn de trans

Opinio de Jouko Lindstedt meritas precizigon kaj refuton

HeKo 886 1-A, 4 sep 25

S-ro Jouko Lindstedt ĵus publike deklaris: “Mi distancigis min de la speciala malvasta versio de raŭmismo, kiun la Civito uzas kiel sian kredkonfeson.[1] Sed la ĝenerala merito de raŭmismo estas atentigi, ke ekzistas pluraj pravigeblaj manieroj okupiĝi pri Esperanto, la komunumo gravas apud la movado, kaj paroli Esperanton ne signifas devon propagandi.[2]” La frazo tuj antaŭ [1] meritas precizi

Jam temp' està por aliĝi al NAKSE

HeKo 885 5-B, 1 sep 25

Proksimiĝas la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, organizata de Esperanta Naturamikaro en Costa Brava, pli precize en Tossa de Mar, 12-18 oktobro 25. Partoprenos muzikistoj (Kajto, Giorgio Di Nucci, JoMo) kaj aliaj artistoj kaj prelegontoj (interalie Arno Lagrange, Alessio Giordano, Giorgio Silfer). La ekskursoj inkluzivas noktan poezian promenadon en la pitoreska mezepoka burgo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.