Zebrowski: de inta prezidanto al onta oficisto?
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungas du oficistojn por duontempa administra kaj publikrilata laboro. La salajro ne ŝajnas bagatela, ĉefe laŭ orienteŭropaj (sed ankaŭ sudeŭropaj) parametroj: la duono de preskaŭ mil okcent eŭroj. Des pli ke ne necesus setli en Nederlando (sed eble ĝuste tian rezidon iuj strebas).