Esperanto en opera projekto de Tarik Günersel

HeKo 602 1-B, 26 maj 16

La ideo naskiĝis dum la 10a Internacia Teatrofestivalo en Ankaro: Tarik Günersel proponis al Giorgio Silfer esperantigi partojn de sia opera projekto, kiu enhavas kaj dancon kaj kanton de soprano.

La enhavo estas militrifuza, kaj c-ano Silfer volonte akceptis la defion, kun la plena konsento de teatro Amareya el Pollando, la ensemblo kiu realigas muzike kaj koreografie la libreton.

Hieraŭ nia aŭtoro sendis la esperanto-partojn de la libreto al sia kolego en Istanbulo kaj al la artistinoj en Pollando. Sekvos trejnado pri la elparolo (per skajpo): la pola soprano kantos en la angla la plejmulton, sed trionon de la teksto en nia lingvo.

La titolon “Dancer in danger” Giorgio Silfer tradukis <Dance en danĝer”>.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.