Bertil Nilsson gastos en la marta literatura kafejo

HeKo 595 4-B, 4 mar 16

Bertil Nilsson, hindologo, nuna prezidanto de la Esperanta PEN, gastos en la literatura kafejo en Budapeŝto, organizata de Fajszi Amika Rondo ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko, 17 marto 2016 je 17h30.

C-ano Nilsson, konata pro siaj elstaraj tradukoj el la ĝermanaj literaturoj, interalie “Aniaro” kune kun William Auld, nuntempe dediĉas sin al la traduko de “Mahabharata”.

Komuniko de LF-koop: akto 58

HeKo 594 9-B, 29 feb 16

Akto n-ro 58


1. Kooperativo de Literatura Foiro akceptas la donacon de la proprieto de malgranda apartamento situanta en Ĉaŭdefono, en la kvartalo Helvétie.

2. Malgraŭ la oficiala transdono de la proprieto en formo de formala aĉeto, ĉiuj aktivoj kaj pasivoj de la proprieto restas ĉe la donacinto, ĝis la kompleta repago de la hipoteka ŝuldo.

La Asembleo konstatis la bonfarton de KCE

HeKo 594 6-B, 28 feb 16

La hieraŭa Asembleo de Kultura Centro Esperantista serene disvolviĝis en Ĉaŭdefono, kun la partopreno de naŭ el la dudek voĉrajtaj membroj (sama kvanto kiel 2014): krom individuaj Apogantoj, ĉeestis la reprezentantoj de LF-koop, de Esperanta PEN-Centro, de Feminisma Esperanta Movado (ili ĉiuj estas societoj registritaj en Svislando kaj kolektivaj Apogantoj).
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.