Dua kongresa numero de Heroldo en 2016

HeKo 610 8-B, 23 aug 16

Akurate pretas la dua kongresa numero de “Heroldo de Esperanto” (2261, aŭ 11:2016), kiu kovras la eventojn en Esperantio ĝis 21 aŭgusto 2016. En sia dua kaj kvara paĝoj ĝi kompletigas la informojn pri la 101a Universala Kongreso, dum la tria paĝo estas dediĉita precipe al la unua ARTE — Arta Renkonto Transnacia en Esperanto.

En la unua paĝo eblas legi analizon pri la malfacila momento de UEA kaj TEJO: organize krizanta tiu, dum finance frapita ĉi tiu. Interesa nekrologo pri Paul Gubbins estos komplete legebla en la redaktata oktobra numero de “Literatura Foiro”. Funde rimarkindas la ĉefa parto de la parolo de EU-komisionano Vytenis Andriukaitis dum la eŭropa konferenco en Nitro, 29 aŭgusto 2016.

La gazeton “Heroldo de Esperanto” ĝis la fino de ĉi tiu jarkolekto posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ekde 2017 ĝin transprenos Sociala Grupo Lexus en Brazilo. La nunaj redakcianoj konsentis individue plu kunlabori, laŭ invito de Fabrício Valle.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.