Debato pri la stato de Eŭropa Unio
Hieraŭ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Juncker, prezentis sian vidpunkton pri la estonteco de Eŭropo, dum la debato je duono de la parlamenta mandato. Li anoncis iniciatojn kaj novaĵojn en la fakoj sekureco, defendo, migrofluoj kaj internacia komerco.