La Afrika Kongreso dankas al la Esperanta Civito
Reĝo havis kvar edzinojn. Ili ĉiuj diradis al li, ke ŝi pli bone amas lin ol la ceteraj. La reĝo ne rifuzis tion, kaj la tempo pasadis. Iam la reĝo tiom grave malsaniĝis, ke estis mortonta. La reĝo alvokis siajn edzinojn kaj diris al ili, ke li bezonos ilin en la transtombo kaj tial ili mortu kun li. Tuj reagis edzino: “Ne, mi estas tro juna por morti”.