Post Bovet, organizas Grosjean
En la 1920aj, kiam Ĝenevo estis la monda ĉefurbo rilate al politiko, pro Ligo de Nacioj, sed precipe rilate al pedagogio, pro la korifeoj de “école active”, unu el kies propulsaj centroj organizis du internaciajn konferencojn pri instruado de esperanto. Temis pri Institut Rousseau, gvidata de Pierre Bovet, esperantisto kaj amiko de Edmond Privat.