Nia himno kantita en la virina mondkongreso

HeKo 575 9-C, 2 jun 15

Laŭ invito de la prezidumo, la Konsulo de la Esperanta Civito kantis du strofojn de “La Espero”, ferme de la ĉi-matena sesio de la 34a Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj, en Smirno/Izmir (Turkio). La sesio estis aparte dediĉita al interkulturaj temoj: per la voĉo de c-ino Marie-France Conde Rey esperanto estis unuafoje aŭdata en tiu medio.

La elekto de la tago estis aparte feliĉa koincido kun la Tago de la Esperanta Lingvo, kion anoncis la prezidanto mem de IKV, s-ino Cosima Schenk.

La Asembleo pritraktis posttagmeze diversajn rezoluciojn, interalie pri malarmado, pri korupto, pri terapiaj narkotaĵoj, pri salajra malegaleco, pri fraktura teknologio. Mankis unuanimeco nur pri la rezolucio koncerne la azilrajton de virinoj kaj infanoj (du gravaj sindetenoj).

La delegacio de Feminisma Esperanta Movado aliĝis al kampanjo por kandidatigi la Komitaton de CEDAW (Konvencio por la elimino de diskriminacioj kontraŭ virinoj) por la Pac-Nobelo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.