Lingotesta sesio en Buĵumburo, decembro 2017
Kultura Centro Esperantista organizas la duan grandan lingvotestan sesion en Buĵumburo (Burundio), kunlabore kun Societo Internacia por Paco Universala, okaze de la Oka Afrika Kongreso de Esperanto (22-27 decembro 2017).
Tio estos escepta ŝanco por atingi superan diplomon de esperanto, interalie C2, kiun nur la Esperanta Civito rajtas doni. Sed eblos ankaŭ aliĝi por aliaj niveloj.