"Historio de la Akademio de Esperanto" fine ekpresata

HeKo 681 7-A, 11 jun 18

Dek ok monatojn post la anonco pri la finverkado de la manuskripto la aŭtoro, prof. d-ro Carlo Minnaja, finfine ĝojas anonci la liveron al itala presejo: “Historio de la Akademio de Esperanto” pretos por premieri okaze de la Universala Kongreso en Lisbono. La libro enhavos pli ol 350 paĝojn kaj same multe da bildoj (preskaŭ ĉiam temas pri individuaj portretoj). La antaŭparolon subskribis la nuna dojeno, prof. d-ro John Wells.

La personoj kiuj membris en la institucio (diversnome kaj diversrange) estas 569, laŭ la esploroj de c-ano Minnaja. Plej longe daŭris Gaston Waringhien (sesdek kvin jarojn), kiu interalie bedaŭris pri la rifuzo de sia amiko Raymond Schwartz akademianiĝi. “Ŝvarco” estus neologismo utila por indiki homon lingve, stile kaj forme pli kompetentan ol la plimulto de la akademianoj, sed restintan ekster la Akademio (pro ajna kialo).
La unua lingva rezulto de la verko estas la ĝeneraligo de la uzo de artikolo antaŭ la nomo de la institucio. Tiu antonomazio marĝenigas alian akademion de esperanto, fakte nur fantoman: Akademio Literatura de Esperanto.

La enkonduko al la libro antaŭpremieris en “Literatura Foiro” 292 (aprilo 2018).



 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.