Saluto al la 10a Asembleo de UNPO
Estimata Prezidanto,
Estas granda honoro porti la saluton de la esperanta popolo al la delegacioj ĉe la Organizo de la Nereprezentataj Popoloj.
Greziljono volas eksigi la iamon
La projekto “Por malfermo” venkis hodiaŭ en la ĝenerala membrokunveno de la kooperativo posedanta kastelon Grésillon. Konsekvence okazis forta selekto inter la ĝisnunaj administrantoj: jam kelkaj ne kandidatiĝis, aliaj ne estis reelektitaj, kiel Jeanik Marolleau.
UNPO-Asembleo, dua tago
La politika panoramo, la ĝenerala debato kaj la nova organigramo de la Organizo de Nereprezentataj Popoloj okupis la duan tagon de la 10a Ĝenerala Asembleo de UNPO en Romo.
UNPO-Asembleo, unua tago
Lastaj tagoj por la diarkio?
Per la rezigno (?) de Mark Fettes kaj la elimino de Martin Schäffer kaj José Vergara fare de Renato Corsetti, prezidanto de la Elekta Komisiono, Universala Esperanto-Asocio maltrafis la ŝancon rejunigi sian estraron: 40-jaruloj restas ekster la gvidantaro, la averaĝa estrarano restas 60-jarulo.
Nia literaturo en la 42a PEN-konferenco
Bona ĉeesto de la esperanto-literaturo en la Internacia PEN-konferenco okazanta en Bledo, kie la Esperantan PEN reprezentas c-anoj György Nanovfszky kaj Giorgio Silfer.
EDE kaj Unu Mondo en duopa rondo
La germana branĉo de la partieto Eŭropo-Demokratio-Esperanto daŭre ekzistos memstare: tion decidis la kunveno de la germanaj EDE-anoj en Kaiserlautern, rifuzante la proponon de ges-roj Matthias malfondiĝi kaj ensorbiĝi al la nova partieto Unu Mondo.
UEA ne plu havus Afrikan Oficejon
Antaŭ du tagoj s-ro Benoît Zinkpe el Benino vizitis Instituton Zamenhof en Lomeo. Li tranoktis en la proprieto de TIETo kaj foriris la postan matenon. Kelkajn horojn post lia foriro alvenis lia samlandano François Hounsounou. Tiu ĉi pasigis longajn horojn en Togolando antaŭ ol foriri en la tagmezo.
Probable Esperantiano estos UEA-estrarano
La 15an de februaro Renato Corsetti, kiel prezidanto de la elekta komisiono, liveris la provizoran liston de kandidatoj al la Estraro de Universala Esperanto-Asocio.
Tria Afrika Esperantologia Semajno
Okazos en Kinŝaso la tria Afrika Esperantologia Semajno, organizita de KCE kadre de la Pakto por la Esperanta Civito. Instruos c-ano prof. Giorgio Silfer, surloka helpanto estos c-ano Jean Bosco Malanda.
Gbeglo: UEA-gvidantoj tordas la veron
Mi taskas al mi ne plu reagi al tordoj de vero kaj manipulado fare de UEA-gvidantoj. Sed la lastaj vortoj de Probal Dasgupta devigas min ion diri. Miaj subaj vortoj estas nur miaj, kaj tial nur mi respondecas pri ili. Ili neniom estas la respondo de Unuiĝo Togolanda por Esperanto al ilia mesagho.