Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) registras novan verdikton kontraŭ esperantlingvano. Temas pri Julia Privedjonaja, 36-jara, kiu membras en PORTOS (Poezia Asocio por la Ellaborado pri Teorio de Feliĉo).
Ĉi-semajne Moskva tribunalo verdiktis ŝin kulpa pro fondo kaj gvido de kontraŭleĝa armita grupo, kaj kontraŭleĝa malliberigo kaj turmentado de aliaj personoj. La kondamno estas relative milda: du jaroj da prizono, sed kun subkondiĉa suspendo. La imputitino deklaras sin senkulpa.
La asocio PORTOS (en kies standardo situas ankaŭ la Verda Stelo) en okcidenta lando aspektus kiel rondo de hipiemaj anarkoidoj. Ĝi havas aktivajn kontaktojn kun Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Universala Esperanto-Asocio. Kiam la SAT-Kongreso okazis en Moskvo (somero 2000), pluraj PORTOS-anoj partoprenis ĝin kaj helpis al la organizado. Samjare komenciĝis la problemoj kun la rusa polico kaj poste la rusa justico. La Plenum-Komitato de SAT eĉ interesiĝis pri ilia kazo, defendocele sed senefike.
Kun UEA la rilatoj estis malpli rektaj. Ekzemple, PORTOS-anoj aliĝis al la Pekina UK (2004) kaj Renato Corsetti fotiĝis kun ili. Sed ŝajne mankis efektiva kunlaboro.
La Esperanta Civito evitis rilatojn kun PORTOS entute.