Ankaŭ Hispanio kaj Hungario ekster EEU
Ne nur la brita, sed ankaŭ la hispana (HEF) kaj la hungara (HEA) landaj asocioj (aliĝintaj al UEA) malaliĝis de Eŭropa Esperanto-Unio, prezidata de la irlanda diplomato Seán O’Ryan kaj sekretariata de la kroata aktivulo (rifuĝinta en Slovenion frue en la 1990aj) Zlatko Tišljar.