PEN preparas deklaron pri tradukarto

HeKo 573 6-B, 23 apr 15

Monda deklaro pri tradukarto kaj getradukistoj konsistigis la ĉefan eron en la tagordo de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, kiu finiĝis hodiaŭ en Barcelono. Nome de la Esperanta PEN partoprenis c-ano Giorgio Silfer.

Prof. Silfer proponis plibonigon al la nuna artikado de la propono, kaj esprimis (kun la apogo de Josep M. Terricabras, komitata prezidinto) fortan rezervon pri la tria artikolo, esprimanta ĝeneralan vidpunkton pri kio estas lingvo.

La jarkunveno de la PEN-Komitato partoprenis la reprezentantoj de dek tri centroj, inkluzive de la nia. Ne ĉeestis la Okcitana, kiu ĵus invitis nin al sia grava kunveno fine de junio 2015.

La sekva etapo estos la jarkunveno de la PEN-packomitato, kie la esperantan literaturon reprezentas c-anoj György Nanovfszky kaj Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.