Jam presita la UK-numero de Heroldo

HeKo 448 6-B, 6 aug 10

La numero 2159 de “Heroldo de Esperanto” estas jam survoje al la abonantoj. Interalie, ĝi estas la 150a aperinta ekde kiam Stano Marĉek memvole forlasis la redakcion de la plej ofta esperanto-gazeto (kiu lanĉis lin kiel redaktoron), laboronte por asocio kiu ĵus senkompate anoncis lian maldungon. La numero estas dediĉita al la Universala Kongreso ĵus finita en Havano.

Manifesto de Raŭmo 30-jara

HeKo 447 6-C, 31 jul 10

La Manifesto de Raŭmo estis laŭtlegita de Jouko Lindstedt ĉe la unua (kaj lasta) Internacia Junulara Kongreso en Finnlando, la 31an de aŭgusto 1980. La laŭtlegon sekvis longa aplaŭdo, kaj tuj poste ekis la subskribado. Ni demandas al Giorgio Silfer, la dua kunaŭtoro de la Manifesto, ĉu li supozis ke ĝi restos daŭre aktuala, tridek jarojn poste?

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.