Komuniko de la kortuma aktisto

HeKo 476 2-C, 6 apr 11

Laŭ skriba atesto de la prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, formala plendo estis deponita ĉe la Kortumo kontraŭ c-ino Carmen San-Segundo, pro delikto de misfamigo.

La arbitracio koncernas fakton okazintan en oktobro 2010. La jura referenco, manke de specifa Civita normo, estas la artikoloj 173 kaj sekvaj de la Svisa Kodo.

Ĉiu civitano, kiu opinias havi elementojn ateste utilajn por la arbitracio, estas afable petata kontakti: <kortumo ĉe esperantio.net>, ĝis la 30a de aprilo 2011.

Ĉi tiu mesaĝo validas kiel oficiala informo al ĉiu koncernato.

Plia publika atesto kontraŭ c-ino San-Segundo:
La 6an de aprilo 2011 Carmen San Segundo publike anoncis la demision de sen. Julio Herrero el la posteno de prezidanto de la malaga esperanto-societo “Marbordo de la Suno”. Kaj ŝi tuj proklamis sin “provizora prezidantino”.
Jen la reago de sen. Herrero, datita je la posta tago:
“Kiel mi jam informis retmesaĝe al ĉiuj membroj de Malaga Esperanto-Asocio, la novaĵo ĉi tie aperanta estas tute falsa, kaj do laŭleĝe senvalora. Mi ne demisiis kaj mi jam anoncis, ke la Ĝenerala Kunsido de la Asocio okazos meze de majo en Malago, kies kunvokon mi faros, kiel prezidanto.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.