SIPU gastigos la Konsulon kaj AfrES 3
La 2an de marto 2011 komenciĝos la oficiala vizito en Burundio de la Konsulo de la Esperanta Civito, vizito kiu daŭros tutan semajnon kaj havos tri celojn.Unue, la komencon de la laboroj en Njanzo (Makambo) por la Civito de Paco. Due, la trian Afrikan Esperantologian Semajnon. Trie, kontaktojn kun la lokaj aŭtoritatoj.