La Komitato de Kultura Centro Esperantista havos ordinaran kunvenon 28 majo 2011, sub la prezido de sen. d-ino Perla Martinelli. Krom ŝi en la Komitato membras sen. Dieter Rooke (vicprezidanto), c-ano Daniel Muhlemann (sekretario, sed nominala pro malsaniĝo), s-ino Elisabeth de Mestral (vicsekretario) kaj s-ro Dominique de Mestral.
Ĉi-foje estis invititaj ankaŭ c-ano Ciril Läng (pri la junulara aktiveco) kaj la reprezentanto de Fondumo Pro Esperanto
En la tagordo plej gravas la evoluo de la aktiveco kaj la domflegado. Pri ĉi-lasta, Fondumo Pro Esperanto kiel regio proponas konsideri kelkajn intervenojn ĉe la Esperanto-Domo: la masonado de eksteraj muroj ĉe la interdoma koridoro, la refarbado de fenestrokadroj kaj persienoj, la instalo de radiatoro en la mansardo nomata “La Palumbejo”