Forpasis civitano Paolo Bonomi
Preskaŭ centjaraĝa, forpasis hieraŭ en Verono (Italio) c-ano Paolo Augusto Bonomi, esperantisto de post sepdeko da jaroj. Krom loke aktiva, precipe kiel lingvoekzamenisto, li estis proksima al la medio de la italaj fervojistoj, kaj rilatis ankaŭ al Esperanto Radikala Asocio.