La direktivo pri la Domoj akcelas la koherigon inter paktintoj

HeKo 768 9-C, 12 aŭg 21

La ĵus aprobita direktivo Maĝarova pri la administrado kaj flegado de la Esperanto-Domoj akcelas la procezon de koherigo ene de la Pakto kaj malfermas al la paktintoj la pordon al la Fonduma Konsilio de Pro Esperanto.

La kreskanta kapitalo en nemoveblaĵoj, danke al la sukcesa investado de la “Civita banko”, kreis la bezonon de normo por apliki la artikolon 29 de nia Konstitucio. Nun ekzistas framo utila por la kontraktoj inter la proprietuloj kaj Pro Esperanto kiel regio.

La direktivo favoras la paktintojn ne nur pro la nova rajto eniri la Fonduman Konsilion, sed ankaŭ ĉar ĝi faciligas la pruntojn al la establoj, por la aĉeto kaj flegado de nemoveblaĵo. La normo koncernas nur la efektivajn proprietojn, ne la neesperantistajn instituciojn kiuj akceptas esperantistan aktivecon (ekzemple somerumejon por infanoj, kiu akceptas esperantlingvan grupeton).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.