Esperantio denove plenrajta en la Naturamikaro
Ĉi-semajnfine en Vieno, post dekjara foresto, en la jara konferenco de Naturfreunde International la esperantistaro reaperis kun voĉrajto, ĉi-foje ne kiel faka asocio de Sennacieca Asocio Tutmonda (la sin mortiginta TANEF) sed kiel Esperanta Naturamikaro, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La merito de la resurekto apartenas plene al raŭmistoj.