Du demandoj pri lingvodiplomoj
Kultura Centro Esperantista, kiel ekskluziva komisiito de la Esperanta Civito por administri la lingvotestan sistemon inspiritan de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, ricevis du demandojn pri la koncernaj diplomoj.
Kultura Centro Esperantista, kiel ekskluziva komisiito de la Esperanta Civito por administri la lingvotestan sistemon inspiritan de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, ricevis du demandojn pri la koncernaj diplomoj.
Pro subita akcidento al sia edzino, c-ano Francisko Degoul bedaŭrinde ne povos gvidi la Kulturan Monatfinon de KCE en Ĉaŭdefono, 29-30 januaro 2011.
La programo daŭre antaŭvidas la Asembleon de Kultura Centro Esperantista, je 10h00 matene en dua kunvoko. Posttagmeze, la ĉeestantoj koncentriĝos al la strukturo kaj laborprojektoj de la lernejo.
En decembro 2010 aperis 24-paĝa bruŝuro (formato A4) de sen. Anatolo Gonĉarov: “Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj”. La verketon prefacis c-ano Aleksander Melnikov. Eldonis “La Kancerkliniko”, kiu ne la unuan fojon produktas ion de homo kiu havas la esperantan civitanecon.
C-ano d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN-Centro, kaj sen. d-ro Giorgio Silfer reprezentos nian literaturon ĉe la 43a Internacia Poezia Konferenco en Bledo, 4-8 majo 2011.
Vikipedio (en la angla) plenumis la unuan jardekon de sia vivo. Ĉi tiu eldona iniciato en la virtuala mondo havis apartan eĥon en Esperantio, precipe ĉar la esperanta varianto ne respondas al la kriterioj de klerigo kaj kleriĝo kiuj devus karakterizi la vikipedian projekton entute.
Sen. Giorgio Silfer estis demandita de “La Ondo de Esperanto” pri la plej pozitivaj kaj plej negativaj eventoj en Esperantio dum 2010. Li estas unu el la tre malmultaj kiuj ne parolis specife pri si mem aŭ pri asocio kiun li direktas. Li estis ankaŭ la sola kiu okupiĝis pri esperanto kiel beletra lingvo. Jen lia respondo:
Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” invitas al partopreno en EKRA-2011, la dudekunua Internacia Literatura Konkurso pri poezio kaj humuraĵoj originale verkitaj en esperanto, je libera temo. La verkoj ne devas esti ĝis nun publikigitaj en periodaĵoj, partoprenintaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en Interreto.
La jarlibro de Universala Esperanto-Asocio delonge listigas, en apartaj rubrikoj, du establojn kiuj membras en la Pakto por la Esperanta Civito ekde 1998: Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta PEN-Centro.
Manuel Ortega ĵus glosis aserton de c-ano Kep Enderby, en ties teksto “Bezonata: nova monda ordo”. Laŭ Ortega, Enderby “prave diras ke nacioj estas nur imagitaj komunumoj. Li rifuzas la naciojn, sed favoras plian imagitan komunumon: ke identeco ne estu nacia, sed homarana”.
La 13an de septembro [naskiĝtago de c-ano Giorgio Silfer, sed neniu konsciis pri la koincido] 2004 malfermiĝis la pordoj de Institut Zamenhof. Pasis jam ses jaroj, kaj la rezultoj ekaperas.
Danke al la kunlaboro de Fondumo Pro Esperanto, kiel regio zorganta pri domflegadoj, post la tre bela nova salono kaj rearanĝita salono Klara ŝanĝos fizionomion ankaŭ la apuda kuirejo sur la terasa etaĝo de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.
Sen. Dieter Rooke revenis el vojaĝo en Benino, Ganao, Togolando, akompanate de sia filo, c-ano Ciril Läng. Li ne veturis kiel reprezentanto de la Esperanta Civito, sed kiel vicredaktoro de “Heroldo de Esperanto” (kiu ne estas ties oficiala organo). Multaj fotoj kaj raportoj aperas en la redaktata afrika numero de HdE.