“Se ni politike ne agus, neniam Etsuo Miyoshi ricevus honorigon. Aliaj lin ĝis nun nur eluzis” skribis pola leganto en LibFol.
Jen la komentario de István Ertl:
“Kiel, ekzemple kaj elstare, Atilio Orellana Rojas. Legeblas en la Facebook-profilo de Miyoshi:
“Atilio preparis prelegvojaĝon kaj gvidis ĉiujn miajn korespondaĵojn. Eĉ nun ofte misskribas L kaj R, ankaŭ B kaj V kaj multajn gramatikaĵojn. Kortuŝas min, ke li puŝas mian rulseĝon ĉien. Mi ne havas vortojn por danki lin. Mi kaj li estas kiel paro. Bedaŭrinde li ne povas konsoli min kiel mia edzino.”
“Do, Atilio [Orellana Rojas] per aranea laboro enretis sian predon. Post komploto ĉe UEA, kaj ŝtelo ĉe IEI, nun li tro proksimas al unu el la plej grandaj monujoj de Esperantujo” konkludas István Ertl.