La afrika numero 2008 de Heroldo
Kune kun la unua numero de “Heroldo de Esperanto” 2009 la abonantoj ricevas la lastan de 2008, kiu estas la speciala numero tute dediĉita al Afriko, daŭriganto de “Afrikume”.
Kune kun la unua numero de “Heroldo de Esperanto” 2009 la abonantoj ricevas la lastan de 2008, kiu estas la speciala numero tute dediĉita al Afriko, daŭriganto de “Afrikume”.
Akurate aperis la unua numero de “Heroldo de Esperanto” en 2009: jam la 85a jarkolekto (la dektria eldone de LF-koop), kiu ekas per la 2133a numero (la ducenta eldone de LF-koop).
Post interna telematika konsultado, la Verda grupo proponas rezolucion pri Palestino al la Senato, subskribe de la grupestro, Walter Zelazny, kaj de aliaj kvar senatanoj: Anatolo Gonĉarov, Elena Grisafi-Favre, Perla Martinelli, Bertil Nilsson.
Inter la subskriboj en la kampanjo iniciatita de c-ano Oleg Izyumenko vi ne trovos tiun de c-ano Giorgio Silfer, nek la aliĝon de la Esperanta Civito. La kialoj de tiu nepartopreno estas kaj objektivaj kaj subjektiva. Ni komencas per ĉi-lasta, ĉar la raciaj argumentoj estas ĉiuj kontraŭ la aliĝo, do nur la emocio povus influi al mala direkto.
La kvardek kvin membroj de la lingva Akademio de Esperanto (ekde 2008 ekzistus literatura duoblaĵo, kiu tamen ne sukcesis ankoraŭ plenigi ĉiujn postenojn: almenaŭ sep el kvardek kvin ankoraŭ vakis antaŭ du monatoj, kaj la membrolisto ĝis nun estas sekreta) estas balotantaj pri la nova landnoma listo, kiu enhavas nur ŝtatojn: tial ĝi inkluzivas Tajvanon (malgraŭ la
Ĉiuj kvar senatanoj kun svisa rezido aŭ/kaj pasporto invitas la svisajn esperantistojn voĉdoni kaj voĉdonigi por la daŭrigo de la akordo inter Svislando kaj Eŭropa Unio pri la libera cirkulado de la personoj, kaj por ĝia etendigo al Bulgario kaj Rumanio.
“Ĉar Obama estas poeto”, esprimas sin la usona verkistino kaj Nobel-premiito Toni Morrison en interparolo kun alia mondfama aŭtoro, Ariel Dorfman (kies teatraĵon “Death and the Maiden” Roman Polanski, la reĝisoro de de “The Pianist”, adaptos al la granda ekrano).
Sekve de la partopreno de Ruĝa senatano, kun la esperanta flago, en kontraŭisraela demonstracio, en dato 15 januaro 2009 sen. Perla Martinelli, Verda grupo, interogaciis la Konsulon pri “la eventuala gvidlinio koncerne la uzon de nia flago en manifestacioj al kiuj la Esperanta Civito ne aliĝas oficiale”.
En dato 20 januaro 2009 la Konsulo respondas la sekvan.
La nuna Konsulo, sen. Giorgio Silfer, ne faros publikan deklaron pri Palestino, male ol okazis en marto 2003 pri la baldaŭa milito en Irako, fare de la tiama Konsulo, sen. Walter Zelazny. Laŭ c-ano Silfer hodiaŭ ekzistas nek la sama urĝo nek la sama specifeco de 2003.
La Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, sub la prezido de Jakvo Schram, aprobis la suban deklaron pri la konflikto en la strio de Gazao:
La sekretario de Internacia Kongresa Universitato, prof. Amri Wandel el Israelo, komunikas:
C-ano Oleg Izyumenko el Rusio, nun loĝanta en Svedio, lanĉis kampanjon por enkonduki ĉe la usona retejo www.change.org la ideon, ke prezidento Barack Obama “enkonduku esperanton kiel fremdan lingvon en la lernejojn, helpe al la amerikanidoj sukcesi” en aliaj lingvoj.