En la lasta numero de “Heroldo de Esperanto” (2144, 12:2009) reflektoroj al lingvopolitiko, koincide kun la Eŭropa Tago de Lingvoj, sed ne nur: el Strasburgo, Berlino, Stokholmo, Bratislavo kaj Budapeŝto venas pluraj gravaj novaĵoj — foje bonaj, foje ne. En la unua paĝo, pensiga ankaŭ la informo de prof. d-ro Humphrey Tonkin pri la stato de Esperantic Studies Foundation.
Pluen per novaĵoj el tri kontinentoj: la nova esperantigo de “La Dia Komedio” de Danto prezentita en Italio; Civito de Paco projektata en Burundio; muro en Brazilo kaj jubileo en Kolombio; ARKONES en Pollando kaj instruado plurloke.
Interesa hipotezo de d-ro Giorgio Silfer por klarigi kial esperantismo ne venkis en la dudeka jarcento. Revenas la Funda…komento de André Cherpillod. Humuraĵo de Leen Deij, krucvorta enigmo de La Sfinkso kaj meditaĵo de c-ano Anatolo Gonĉarov.
HdE estas eldonata, posedata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktoro c-ino Aneto Muhlemann, kongresa redaktoro c-ano Dieter Rooke. Varbekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.