Du senataj sesioj en 2013

HeKo 526 2-C, 12 feb 13

En la nuna jaro la Senato de la Esperanta Civito kunvenos du fojojn. Unue en Budapeŝto la 24an de majo 2013: tion decidis la Konsulo, ĵus konsultinte la grupestrojn, laŭ la senata reglamento. Ĉi tiu senata sesio ne akompanos ankaŭ foruman, nome la alia branĉo de la Parlamento ne kunvenos en Budapeŝto.

Foriris la lasta el la "iberianoj"

HeKo 525 9-A, 8 feb 13

Miguel Gutierrez Aduriz, konata kiel verkisto (kaj aprezata precipe en sciencfikcio) sub la pseŭdonimo Liven Dek, eksiĝis de la Akademio de Esperanto. Li estas la lasta el la “iberianoj” restinta en la Akademio: Gonçalo Neves faris tie efemeran aperon, dum Jorge Camacho, ĵus reelektita en 2001, eksiĝis nur post kelkaj semajnoj.

OIK-bibliotekistino trejnata en KCE

HeKo 525 7-B, 4 feb 13

Kadre de direktivo Rogora pri Komuna Integrita Biblioteka Sistemo, la direktorino de Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto komisiis al Kultura Centro Esperantista en Svislando trisemajnan staĝon por la bibliotekistino kiu zorgas pri la tieaj esperantaĵoj, interalie la fama Fajszi-kolektaĵo. La staĝo atingis la lastan semajnon.

KCE asembleis trankvile kaj serene

HeKo 525 3-B, 28 jan 13

Trankvila kaj serena Asembleo de Kultura Centro Esperantista, en la nova terasetaĝa salono de la Esperanto-Domo, 26 januaro 2013, sub la prezido de sen. Giorgio Silfer. Iomete pli vasta laŭ nombro da reprezentitaj voĉoj, malgraŭ la fizika foresto de kelkaj apogantoj, kiuj fakte estas prezidintoj: Sonja Brun, David Buhlmann, Jean-Jacques Lavanchy kaj Perla Martinelli.

La standardo blanke-verda...

HeKo 525 2-B, 27 jan 13

Sen. Dieter Rooke, nome de la Ruĝa grupo, interpelacie rimarkigis: “Dum la inaŭguro de naturamika Esperanto-Domo en Malago aŭskulteblis himno al la andaluzoj. Ĝin kantis nia senatanino Anjo Amika. Mi ne aprobas la naciisman enhavon de la kanto. Tial mi proponas forstreki ĝin el la kantaro en HeKo”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.