Sen. Etel Zavadlav distanciĝas de sia grupestro

HeKo 541 7-C, 14 okt 13

“Mi distanciĝas de la konduto de kolego Rooke, konsiderante interalie lian malsanon, kiu igas lin ne kapabla elteni iun ajn funkcion ene de la politika vivo.” Tiel deklaris sen. Etel Zavadlav, la dua membro de la Ruĝa grupo. Ŝi ankaŭ deklaris pri kiu malsano temas.

“Mi ne sciis ke sen. Rooke havas tiun malsanon. Almenaŭ la kutima, plej ofta simptomo de tiu malsano ne estas evidenta” diris la prezidanto de KCE, demandite de nia redakcio. La prezidanto ankaŭ dementis, ke li pugnobatis iun ajn.

“Luanto Dieter Rooke, jam admonita de la advokato de KCE pro malpermesata reteno de ŝlosiloj (fakte: ŝtelo), en statuso de domicila perforto molestis gastojn en la Esperanto-Domo kaj tial li estis fizike elĵetita, ĉar li ne obeis la inviton reiri al sia laŭrajta loĝejo”. Kaj li aldonis, nome de KCE: “Estas tre malestiminde por personoj kiel Kalle Kniivilä, Mireille Grosjean kaj aliaj, ke ili manovras malsanulon por siaj celoj, ĉu nur skandalismaj ĉu aliaj.”

Unu el la konsekvencoj de la konduto de sen. Rooke (kondukinta lin al enketo fare de la Kortumo) estas la krizo kiun li kreis en sia listo, kie unu denuncis lin pro koruptado, alia deklaras lin “ne kapabla elteni iun ajn funkcion ene de la politika vivo”, tria en Afriko demandas sin kio okazas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.