Klimato kiel prioritato por Naturamika Internacio

HeKo 774 7-B, 24 okt 21

La jara konferenco de Naturfreunde Internationale disvolviĝis hieraŭ, bedaŭrinde ankoraŭ nur en virtuala surogato, kvankam principe kunvokita apud Graz, Aŭstrio (pacifistoj ĵus havis pli da kuraĝo mondkongresante en Barcelono). La delegito de Esperanta Naturamikaro ĉi-foje rezignis partopreni, sed li skribe komunikis apogon al la asemblea dokumento pri klimataj protektado kaj justeco.

Forta ekspansio de la konsorcia aktiveco

HeKo 774 5-C, 22 okt 21

La komisiono pri bibliotekoj fariĝos konstanta kaj envolvos pliajn aktivulojn: tion decidis hodiaŭ la Kapitulo diskutinte la raporton de sen. Manuela Blanco pri la unua komisiona kunsido. Surbaze de alia raporto, la Civila Esperanta Servo transformiĝos al aŭtonoma establo, kun jura sidejo en afrika lando kie Servo Civila Internacia ne havas sekcion.

Esperanta Civito en la Monda Pac-Kongreso

HeKo 774 1-C, 15 okt 21

La Esperanta Civito partoprenos kiel oficiala observanto en la dua Monda Pac-Kongreso, ekonta postmorgaŭ en Barcelono, ĉefurbo de Katalunio. La kongreson organizas la plej antikva pacifisma instanco en la mondo, Bureau International de la Paix (BIP, 1891), kiu havas historiajn rilatojn kun esperantistoj, inkluzive de pac-Nobelaj laŭreatoj antaŭ la unua mondmilito.

Literatura Kafejo honore al Nanovfszky

HeKo 773 5-B, 9 okt 21

Rekomenciĝas la literaturaj kafejoj en Budapeŝto, organizataj de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de la Esperanta PEN. La venonta disvolviĝos ĵaŭdon la 21an de oktobro 2021 je 18h00 ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, kaj estos speciale dediĉita al la forpasinta civitano Gyorgy Nanovfszky, prezidinto de FAR kaj de Hungaria Esperanto-Asocio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.