KEF preta por la inaŭguro danke al la Abeletoj

HeKo 792 5-B, 7 aug 22

La Abeletoj pretas por la granda momento, nome la inaŭguro de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, la 10an de aŭgusto. Temas pri la organiza teamo de KEF, kies homaj resursoj devenas el Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista, precipe gec-anoj Manuela Blanco, Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, al kiu aldoniĝas lastsemajne diversaj helpantoj, kiel la tre juna c-ano Ariele Baldrati.

La Abeletoj (kiel en la blazono de Ĉaŭdefono) sukcesis kunmeti sep gekantistojn en ses koncertoj aŭ recitaloj, kaj artistojn por tri teatraĵoj, kvin atelieroj kaj pluraj kulturaj vizitoj.

Fame konataj nomoj reiĝas realo en fizika festivalo post la pandemio: Jonny M, Kajto, Chiara Raggi, JoMo, Anjo Amika. Kaj tio estas jam granda sukceso: neniu alia esperanto-kongreso kapablis arigis tiom da kulturaj programeroj.

Plena sukceso venos el la etoso kiun la Abeletoj kreos, ankaŭ gastronomie. Tio estus la plej granda premio por la kuraĝo kiun ili havis.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.