Kvindeko studas esperantologion en Meksiko
Kvindeko da meksikaj esperantistoj partoprenas en la perkoresponda kurso prepare al la unua Meksika Esperantologia Seminario, organizata de Meksika Esperanto-Federacio kaj Meksika Esperanto-Instituto okaze de la landa kongreso en Aguascalientes, komence de majo 2008.