Landa asocio protestas kontrau Kalle Kniivilä

HeKo 375 6-A, 3 dec 08

Du redaktoroj, Kalle Kniivilä kaj László Szilvási (la du solaj “personae non gratae” ĉe la Esperanta Civito, ĝuste pro siaj oftaj mensogoj kaj eĉ kalumnioj, kompreneble sen ajna rekta kontakto al la kalumniatoj), estas objekto de draŝa reago fare de Hungaria Esperanto-Asocio, landa asocio de UEA, kiu dum la lastaj jaroj havis du prezidantojn kun la esperanta civitaneco.

La taktiko de Kalle Kniivilä kaj László Szilvási (kaj de tiuj kun kiuj okazas reciproka protekto, kiel Jorge Camacho) celas meti Universalan Esperanto-Asocion kontraŭ la Esperanta Civito, esence ĉar harmonio inter la du subjektoj lezus ies financajn kaj moralajn interesojn en la malnova Esperantio. La rezulto de tiu taktiko estas ne tiom la kresko de la distanco inter la nova Esperantio kaj la landaj aŭ fakaj asocioj de UEA, kiom la kresko de konfliktoj ene de UEA mem. Se tiu respektinda Asocio ne izolos tiajn homojn kaj iliajn protektantojn, ĝi iĝos simila al kankrokorbo, kaj perdados membrojn (kaj prestiĝon) de jaro al jaro, kiel fakte jam okazas.

La reago de Hungaria Esperanto-Asocio, je subskribo de s-ro László Szöke, afergvidanto, estas legebla en:

http://internetdetektiv.hu/blog/LF/Reago_al_Libera_Folio_en_nomo_de_HEA.pdf

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.