Zamenhof-medalo en svisaj frankoj
Fondumo Pro Esperanto anoncas ke la valoro de la arĝenta Zamenhof-memormedalo de ĝi produktita estas ankrita al la svisa franko. Tio signifas ke, se en 2008 la medalo kostis 80 frankojn, egalvalore 50 eŭrojn, nuntempe ĝi kostas 80 frankojn, egalvalore 60 eŭrojn: des pli bone por tiuj kiuj pagis ĝin antaŭe en eŭroj.