La gracia minareto (zamenhofe)

HeKo 411 9-A, 6 dec 09

Svislando okupis la unuan paĝon de ĉiuj ĵurnaloj pasintsemajne, pro la rezulto de referendumo, per kiu la svisa popolo aldonis la konstruon de novaj minaretoj al kelkaj malpermesoj preskribitaj de la konfederacia konstitucio. La partopreno en la baloto estis rekorde alta, kaj la atingita plimulto (57%) neta. La malpermeso koncernas nur la minaretojn, ne la moskeojn.

FEM-propono pri Greziljono

HeKo 411 5-B, 4 dec 09

Serĉante taŭgan sidejon por realigi parton de sia aktiveco, al la dek du Komitatanoj de la kooperativo posedanta Greziljonon Feminisma Esperanta Movado sendis, komence de oktobro 2009, proponon por plurjara luado de la kastelo plus unu hektaro ĉirkaŭ la konstruoj. 

Roterdamo memoris pri Lapenna

HeKo 411 3-A, 2 dec 09

Omaĝo al Ivo Lapenna okaze de la centa datreveno de lia naskiĝo estis la ĉefplado de la tago kun nefermitaj pordoj, ĉe la sidejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, 28 novembro 2009: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA kaj ĝia rekorde daŭra estrarano ekde 1938 (tiam Internacia Esperanto-Ligo).

Pola Radio fermis sian monujon

HeKo 410 9-A, 28 nov 09

Post maloftigo de la elsendoj en nia lingvo, tuj antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko, Pola Radio lastatempe fermis sian monujon: la rimedoj por la programproduktado estis grave limigitaj kaj en la lasta periodo estis ĉesigitaj la honorarioj por la kunlaborantoj. Tio signifus, ke la esperanto-redakcio de Pola Radio nuntempe konsistus nur el bonvoluloj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.