Pli vasta stabo por KCE en 2011
Kreskis la stabo de Kultura Centro Esperantista en 2011: pli da deĵorantoj kaj pli da komitatanoj. Unuafoje fakte la kalendaro de ĉeestoj estas planita tra la tuta jaro, kun kvin deĵorantoj (el Rusio, Pollando, Kroatio, Israelo, Bulgario) kiuj kovros la monatojn de februaro al decembro, plus unu kuiristino (el Italio) dum la tuta aŭgusto, plus unu faklaboristo por la domflegado.