Oktobra numero 2016 de "Literatura Foiro"
Varia, interesa kaj akurata kiel kutime estas la nova numero 283 (oktobro 2016) de “Literatura Foiro”, la antaŭlasta de la 47a jarkolekto, kies kovropaĝoj estas dediĉitaj al la naŭa arto en nia lingvo, nome bildliteraturo. Ĉi-foje en la fokuso estas la komikso “Diabolik”, per eseoj de Perla Martinelli kaj Daniele Binaghi.