Mondperceptoj kaj misioj en Esperantio 2017

HeKo 635 2-A, 24 feb 17

La mondperceptoj kaj misioj en la esperanto-movadoj estas kondiĉitaj de la respektivaj statutoj kaj de la subjektoj al kiuj ili referencas kiel (pli-malpli) tegmenta organizo.

En la kazo de Sennacieca Asocio Tutmonda la mondpercepto koincidas kun la klasbatalaj sociologioj, kaj la misio de SAT situas ene de la laborista klaso. Ĉu tion la SAT-gvidantoj mem kredas kaj praktikas, jam estas alia temo. Certe estas, ke ili ne proponis ion novan, post la rezolucio de Lekturo (1977), kiu kondukis al pli supla sinteno rilate al minoritataj lingvoj: por ili Eŭgeno Lanti mem ĝoje prognozis simplan pereon.

Rilate al Universala Esperanto-Asocio, la mondpercepto variis dum ĉi tiu jardeko. En 2012 “UEA laboras por lingva justeco tutmonde. Ĝia celo estas mondo de multaj florantaj lingvoj kaj kulturoj, kie ĉies lingvaj rajtoj estas respektataj kaj ĉiuj homoj povas komuniki kaj kunlabori libere, efike, pace”. En 2016 “UEA universale kunligas, reprezentas kaj subtenas Esperanto-parolantojn kaj organizojn, kaj disvastigas la konon kaj uzadon de Esperanto tutmonde.”

Ankaŭ la misio de UEA variis. En 2012 “UEA laboras por: a) konsciigi la mondan publikon pri demandoj de lingva justeco, kaj ilia rilato al aliaj gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj; b) kontribui al la ellaboro de sistemoj kaj al la disvastigo de rimedoj kaj metodoj por lingve justa komunikado; c) kreskigi interkulturan konscion, komprenon, kaj kunlaboron tutmonde.” En 2016 “per sia agado UEA strebas konstrui tutmondan komunumon de paco kaj solidareco, bazitan sur justa, inkluziva komunikado por daŭripova multlingva mondo.”

Ŝajnas ke en 2016 UEA interŝanĝis mondpercepton per misio. Ĉiukaze restas la akcento sur plurlingvismo kaj multlingvismo, nome la prefero por mondo kie Babelo ne estus damno, sed beno; kaj tamen en 2016 la asocio asertus sin paradokse antibabela. La strategio de UEA ŝajnus kongrui kun tiu de Unesko kaj UN pri biodiverseco (rilate lingvojn), sed ĝi neglektas kaj la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj kaj ties ĵusan emanaĵon, la Protokolon de Donostia/San-Sebastiano.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo vivas en ambigua dimensio: unuflanke ĝi estus interkontinenta, aliflanke ĝi referencas al neesperantista tegmenta subjekto kiu estas nur unukontinenta — Junulara Eŭropa Forumo (FoJE). Tiu ĉi estas “sendependa, demokratia, junulare gvidata platformo reprezentanta naciajn junularajn konsiliojn kaj internaciajn junularajn organizojn el la tuta Eŭropo.” Ĝia misio celas “enpovigi la junularon partopreni aktive la socion kaj plibonigi siajn vivojn, per reprezentado kaj pledado pri iliaj bezonoj kaj interesoj kaj tiuj de iliaj organizoj.”

La mondpercepto de FoJE ŝajnas (se vi skribas “Turkio” anstataŭ “Eŭropo”) paŭsita sur la revoluciaj sloganoj de… Kemal Atatürk: “Esti la voĉo de la junularo en Eŭropo, kie gejunuloj estas egalece civitanoj kaj estas kuraĝigataj kaj subtenataj por atingi sian plej plenan potencialon kiel tutmondaj civitanoj.”

TEJO klopodas kupli la ideojn de UEA ankaŭ kun tiuj de UNOY, pivote al la junularo: “Nia misio estas krei iun mondon kie junaj homoj ne estas juĝitaj pro la lingvoj kiujn ili parolas. Krei iun mondon kie regos monda paco, lingva kaj kultura diverseco tra interkultura kompreno inter gejunuloj el la tuta mondo.” Kaj tial “la vizio de TEJO estas, ke tio eblas nur se oni uzos por tio lingvon kiu reprezentas nenian politikan aŭ kulturan dominon, iun lingvon kiu estas neŭtrala, kiu apartenas al neniu, sed al ĉiuj: Esperanto.” Se la akso do turniĝus al perlingva organizo, la strebo tamen rekondukus al porlingva movado.

Por la Esperanta Civito la misio estas klare legebla en la unuaj kvin artikoloj de la Pakto (la Kvintezo) kaj precipe en la artikolo 2 de la Konstitucio. La mondpercepto dependas unuavice de la majoritato kiu regas la Senaton: nun ĝi estas maldekstrema, sed ne klasbatala. Dum siaj tri unuaj mandatoj la Senato kaj la Kapitulo stiris la Civiton laŭ raŭmisma strategio: kio igas ĝin perlingva subjekto, sed je la servo de la nova popolo aŭgurita de Zamenhof, prefere ol nur la laborista klaso aŭ la internaciaj mondaj organizoj. Ankaŭ tio faciligas pragmatan vojon al la estonteco, sen referenco al neesperantista tegmenta organizo.

(Giorgio Silfer)

HeKo 635 2-A, 24 feb 17
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.