Kvar kandidatoj por la PEN-premio 2012

HeKo 519 6-B, 13 nov 12

Nur kvar libroj konkuras por la premio “La Verko de la Jaro 2012”, organizata de Esperanta PEN-Centro kaj asignota de la abonantaro de “Literatura Foiro per referendumo. La premio koncernas la prozajn titolojn surmerkatigitajn en 2011-12.

Jen la verkoj kaj iliaj aŭtoroj:
“Flugi kun kakatuoj” de Trevor Steele,
“Homoj kaj sortoj” de Julia Sigmond,

Mortis Laŭlum, ĉina akademiano

HeKo 519 3-A, 10 nov 12

Kun granda malĝojo ni ricevis la mesaĝon pri la forpaso de Laŭlum,* ĉina akademiano.

Pasintjare en Pekino s-ro Laŭlum estis intervjuita por “Heroldo de Esperanto”. Li rakontis pri sia vivo kaj sia amo al nia lingvo. Li esperantigis multajn librojn, kaj tiel li proksimigis la tutan mondon al la ĉina kulturo.

Vintraj kulturaj semajnfinoj en KCE

HeKo 519 2-B, 8 nov 12

Dominique de Mestral estos la prelega gasto en Ĉaŭdefono, 15-16 decembro 2012, okaze de la Zamenhofa Semajnfino organizita de Kultura Centro Esperantista. La aranĝo havos duoble festan karakteron, ĉar ĝi koincidos kun la unua datreveno de la nupto Rooke-Liu, kiuj deziras festi tion kun kiel eble plej multaj geamikoj, interalie tiuj de la Svisa Esperanto-Koruso.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.