Feminisma Esperanta Movado asembleos en Burundio

HeKo 537 9-C, 15 aug 13

Unuan fojon paktinta establo registrita en Eŭropo havos sian ordinaran jarkunvenon en Afriko. Feminisma Esperanta Movado asembleos en Buĵumburo (Burundio), 18 novembre 2013, okaze de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto. Unu el la kongresaj sesioj estos dediĉita al la rolo de virin

La kunvokon faris la prezidanto de FEM, sen. Marie-France Conde Rey, kiu lasos sian postenon al alia kandidato. Krom ŝi jam anoncis sian partoprenon: sen. Chamberline Ngufack Zedong, vickonsulo pri socialaj aferoj; c-ino Perla Martinelli, redaktoro de “Femina” kaj vickonsulo pri edukado; sen. Agneta Emanuelsson kaj sen. Jarl Hammarberg, aktivaj FEM-anoj.

La asembleo diskutos interalie pri la eventuala aliĝo de FEM al feminisma tegmenta organizo, ne esperantista, kiel estas por la Esperanta PEN kaj Esperanta Naturamikaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.