Borsa analizo de Esperantio, oktobro 2017
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
La Forumo de la Esperanta Civito renovigos la Kortumon por la mandato aprilo 2018 — aprilo 2020 la venontan monaton, laŭ alvoko jam dissendita la pasintan aŭguston.
Ĝis nun kvin gecivitanoj kandidatas por la tri postenoj de kortumano: Giuseppe Campolo, Hilary Chapman, Moresson Feïdangaï, Andrés Martín kaj Tiziana Rogora.
Kultura Centro Esperantista akurate dissendis la novembran numeron (9:2017) de “La eta heroldo de KCE”. La monata informilo, en formato A3, estas ricevebla papere kontraŭ libervola donaco.
La estraro de Universala Esperanto-Asocio ĵus liveris la buĝeton por 2018, kiu proponas la rekordan malekvilibron de 140.000 eŭroj. “Tiun deficiton kovros nia kapitalo.